Programado: Dobble, Papilio.

Tiu ĉi semajno mi programadis kaj rekonatiĝis iomete kun html, css, php kaj mysql. Mi volas fari du diversajn programojn. La unua estas programo por kreii poliglotajn versiojn de Dobble, ankaux nomigita Spot it.

En Dobble vi havas kartaron. Sur ĉiuj kartoj estas signoj. Se oni prenas du kartojn ili havas ekzakte unu komunan signojn. Unu signo povas esti sur pli ol du kartoj. En la poliglota versio unu signo estas representita de unu vorto aux frazo tradukita al pluraj lingvoj.

La programo nun estas en funkcianta stato sed la parto de la programo kiu kreias la ŝablonon de la kartaro nur povas kreii kelkajn de la eblajn kartarojn. Ekzemple, ĝi povas kreii kartaron kun 21 kartoj kaj 5 signoj sur ĉiu karto sed ne povas kreii la kartaron en Dobble kiu havas 55 kartojn kaj 8 signojn sur ĉiu karto.

La dua programo, kiun mi volas fari, mi nomigas Papilion ĉar en ĝi la Papiliefekto estas granda. Kiel uzanto vi unue legas tekston kaj poste vi povas elekti kiu estas la venonta parto de la rakonto aux doni vian propran venontan parton. Ekzemple:

Vi staras en stacidomo en Bratislava. Estas multe da homoj ĉirkaux vi. Kion vi volas fari?

  1. Mi volas vidi la trajntabulon.
  2. Mi volas aĉeti biletojn.
  3. Mi volas trovi manĝajojn.
  4. Mi volas kreii propran elekton.

Uzanto: 2.

Estas longa vico. Post 15 minutoj vi estas sur la fenestro. La biletvendistino komprenas nek Esperanton nek la Anglan. Kion vi faras?

  1. Mi iras al nova fenestro.
  2. Mi volas kreii propran elekton.

Uzanto: 2.

Nomigu vian propran elekton:

Skribu la celurbon sur papero kaj doni al la vendistino.

Bone, nun skribu la tekston kiu apartenas al la elekto:

La vendistino dauxre parolas la slovakan al vi sed nun ankaux skribas sur papero numeron kiu verŝajne estas la prezo de la bileto. Kion vi faras nun?

Dankon por via kontribuo!

Ĉiu foje kiun oni ludas tiun ludon oni aldonas tekston kaj la rakonto pligrandiĝas.

Leave a Reply

Your email address will not be published.

You may use these HTML tags and attributes: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>